Soneto pri arto por arto
Christoph Marthaler tion faris 
kion li certe fari volis 
kiel reĝisoro li rolis 
burokration kontraŭstaris 

sur strato manifestacio 
apud zurika urbodomo 
prifajfita estis la homo 
kiu diris pri rotacio 

iu de konatuloj estis 
neniam en urboteatro 
sed la reĝisoron molestis 

"tio estas demokratio" 
diru tion al psikiatro 
li savos vin kun garantio 
Zuriko, la 15an de septembro 2003