Soneto pri mizeraspekto
„Herzlich willkommen” kun urseto
starigita sur pava nesto 
jam estas preparita festo 
dekoracia surprizeto 

urso signifas frostan nordon 
pavaj plumoj ekstravagancon 
nesto arogantan distancon 
mi fermas dekoritan pordon 

diferenco inter Zuriko 
kaj Egiptujo estas klara 
reveno ne estis amara 

sonas de mizero kaliko 
en Bastiono de Silento 
kaj hurlas en kameno vento 
Bastiono de Silento, la 20an de septembro 2003