Soneto kun amazon(in)oj
ĉe Bastiono de Silento 
okazas konkursoj ĉevalaj
sed ankaŭ brue anormalaj 
streĉaj por loko kaj momento 

estas eventoj kontraŭstaraj 
ĉevaloj - parto de naturo 
laŭtiloj - manko de kulturo  
kun obscenaj gustoj amaraj 

io eksplodis kaj trankvilo 
kovris la tutan ĉirkaŭaĵon 
difektiĝis laŭtparolilo 

amazonoj - amazoninoj 
mi uzas strangan esprimaĵon 
ĉar ili ja estas virinoj 
Bastiono de Silento, la 21an de septembro 2003