Soneto pri inkubsocio
tiuj iras al politiko 
kiuj labori ne scipovas 
unue multajn fakojn provas 
de trompoj vivas sen etiko 

rigardu vian ĉirkaŭaĵon 
provu trovi iun solidan 
vi trovos nur solidoidan 
kaŝantan pezan koruptaĵon 

krimulfilmoj amerikanaj 
akraj tranĉiloj kaj pistoloj  
jen iliaj lofoj emanaj 

poste subite teroristoj 
alvenas al tiuj popoloj 
laŭ edukado de puristoj 
Bastiono de Silento, la 23an de septembro 2003