Soneto forire de pesto
tuŝata evento fetoras 
sed oni ne povas foriri 
ĉar ĝi scipovas forte tiri 
pri tio oni ne memoras 

atentu ne tuŝu novaĵon 
sed ĉirkaŭigu ĝin provante 
en ruza kazo oponante 
ne prenante falsan dolĉaĵon 

grupaĉo nomas sin elito 
kaj socio pri tio kredas 
eĉ se odoras laŭ mefito 

abomeninda novriĉeco 
konvinkan eblecon posedas 
efekte venas mizereco 
Zuriko, la 26an de septembro 2003