Soneto por aŭtunkomenco
post jaroj mi scias pri l' samo 
ke per eduko mi formiĝis 
per navigado mi hardiĝis 
kaj kredo min kovris per amo 

mi ne devas min senkulpigi 
ke mi estas kiel mi estas 
kaj mi admiron ne pretekstas 
ĉar mi emas min trankviligi 

ekzemple mi ne ŝatas modon 
nek vestaĵan kaj nek kulturan 
tio kreas liberan brodon 

"do, ut des" - estas mia sperto 
mi gvidis vivon aventuran 
sed tio ne estas averto 
Zuriko, la 27an de septembro 2003