Soneto por fari plezuron
malgraŭ hontoj Tero puriĝas 
kaj eĉ se tempestoj bruegas 
nuntempo ĉiujn vundojn flegas 
tamen optimistoj vertiĝas 

aĝoj de homoj plilongiĝas 
en ĉiuj landoj eĉ malriĉaj 
sed multaj estas malfeliĉaj 
ĉar vivkondiĉoj detruiĝas 

profito estas dividita 
laborantoj devas nutrigi 
oldulojn - ago malprofita 

mi vidas teruran futuron 
multaĝulojn profitmortigi
por fari por junaj plezuron
Zuriko, la 5an de septembro 2003