Soneto pri honesta trompo
duonoficiala trompo 
de bankoj kaj korporacioj 
kun ride troigaj gracioj 
aspektas agrable per stompo 

ruzege pritrakti aliajn 
sed en la tre solida rolo 
la inteligenta frivolo 
perfide celas agojn fiajn 

la malmultekosta komforto 
kun tute sengusta marmoro 
igas al la honesta vorto 

cerboj plenaj de interesoj 
jen estas dekadenca moro 
ne libera sed kun la stresoj
Zuriko, la 10an de januaro 2004