Soneto pri granda sekreto
kiu sekreto estas granda 
oni ne scias – supozeble 
tiu pri kiu maldireble 
famo diras ke estas fanda 

fandi sekreton senprobleme 
ne povas ja esti afero 
malkomplika kaj sen ofero 
proceso aspektas dileme 

dum sekretportanto silentas 
popolo scias pri detaloj 
pri kialoj kaj pri tialoj 

grandeco komedie sentas 
ke tiuj sekretaj kabaloj 
estas nur formalaj banaloj
Zuriko, la 11an de januaro 2004