Soneto pri leftsurogato
oni diras pri iu lefto 
kiu ne ekzistas reale 
antikveco jam agis male 
je tiam ekspluata vefto 

maldekstrulo kiel dekstrulo 
subtenas Bushon politike 
aliajn traktas malamike 
tute ne por lefta formulo 

oftaj multekostaj bankedoj 
pagataj de impostpagantoj
okazas kun leftaj piedoj 

Bertrand Picard en la ARENO 
diris al partiaj agantoj 
„agu malpartie en pleno”
Zuriko, la 12an de januaro 2004