Soneto pri evidenteco
en la aferoj evidentaj 
diferencoj inter partioj 
ekzistas kiel apatioj 
nur je profitoj argumentaj 

tre rapide al plena rako 
komence je komuna kaso 
kaj poste socia forlaso 
diskrete kun privata sako

avancon akceptas utile 
tiu kiu ion bezonas 
perfidece kaj malhumile 

kiu kiun trompos unue
neniu sian sorton konas
kanajlo aspektas enue
Zuriko, la 17an de januaro 2004