Soneto pri la kvaronhoro
oni diras dum la kvarono 
nenion oni povas fari 
mi devas tion kontraŭstari 
ne ĉiu tempo estas mono 

dum la kvaronhora prelego 
mi montros tutan historion 
tristan perdon kaj venkan krion 
mortan de nigra frugilego 

preskaŭ naŭdekjaraĝa homo 
aranĝas riskantan kunvenon 
en sia malmoderna domo 

li igas nur arton por arto 
kaŝante ŝokan fenomenon  
miksante finalon kun starto
Zuriko, la 18an de januaro 2004