Soneto pri la nova klaso
aspekto de la novriĉulo 
devas esti pli negliĝinta 
iomete kreteniĝinta 
sed ne kiel plena stultulo 

li ne legas kaj ne scipovas 
paroli pri literaturo 
pri teatro kaj pri kulturo 
tiujn temojn li tuj forŝovas 

rakontante malnovajn ŝercojn 
mem ridas li je la puentoj 
sed amas li nur la komercojn 

malgraŭ sufiĉe plena kaso  
en kapo troviĝas cemento 
jen heroo de nova klaso
Zuriko, la 19an de januaro 2004