najbaroj volas nin tintigi glas’ en glason precize diri kaj ĉeokaze bondeziri la novan jaron plibonigi ĉu mia hepato eltenos bondezirantan tintigadon mi ŝatas similan agadon tamen verŝajne mi ne venos se mi respondus „mi ne drinkas” tuj venus sanuma demando aprobe „malsano konvinkas” „je via sano” „dankon – same” la gorĝoj gluglas laŭ komando komedie kaj ankaŭ drame