Soneto pri perdita korno
„krudul’ vi havis oran kornon” 
skribis Wyspiański en „La nupto” 
kaj nun regas ĉie korupto 
ĉiu portas moralan dornon 

Coetzee priskribis en „Hontego” 
kiel amata profesoro 
forlasis amon sen honoro 
kaj poste amis lin hundego 

ne ĉio estas tiel klara 
kiel en dramoj kaj romanoj 
ĉar la vivo restas amara 

por krudulo restis nur ŝnuro 
kaj por naivaj civitanoj 
restadas terura futuro
Zuriko, la 3an de januaro 2004