Soneto pri ovo kaj koko
en ĉiuj diversaj konfliktoj 
agadas ideologie 
tiuj kiuj ne regas tie 
normale sed nur kun deliktoj 

en la nelonga pasinteco 
ĉiuj poloj estis banditoj 
invadintoj aŭ invaditoj 
pripensu pri la ĝusta speco 

unue devas esti kaŭzo 
kaj poste ekestas efiko 
ofte sen konsidera paŭzo 

ni iru al simpla konkludo 
ovo ĉu koko – en fortiko 
ĉu palestinano ĉu judo
Zuriko, la 30an de januaro 2004