Soneto pri malvola diro
demandis min iu verkisto 
kial vi ne skribas germane 
mi respondis ion spontane 
ke mi estas aventuristo 

demando ne sonis banale 
por svisoj mi nenion havas 
tiu demokratio pravas 
kvankam pedante kaj formale 

por germanoj mi jam parolis 
tre dolĉe kaj ankaŭ amare 
sed ili min aŭdi ne volis 

Austrio aspektas tro pompe 
kun multaj titoloj fanfare 
do jen la respondo – maltrompe
Bastiono de Silento, la 31an de januaro 2004