Soneto pri hazarda kono
iu diras pri ordo plena 
hazardoj ne rajtas ekzisti 
kaj oni ne povas rezisti 
kontraŭ volo de pov’ solena 

alia kredas je hazardoj 
ke nur ili plenigas vivon 
trovante alian motivon 
por pruvi tion per rigardoj 

eĉ unu literaturisto 
certigis en sia libreto 
ke li estas hazardludisto 

Gabriel' aŭ Mefistofelo 
ne ludas en kona sekreto 
ĉar ekzistas feliĉe belo
Zuriko, la 4an de januaro 2004