Soneto pri papera ringo
en la literatura klubo 
oni disputis pri valoroj 
de „Ringo el papero” – moroj 
iamaj perditaj en dubo 

mi revenis el Rapersvilo 
kaj libro diras nun alie 
entreprene kaj podolie 
tute en nekredebla stilo 

mi devas nepre la tradukon 
legi aparte en trankvilo 
prenante por ploro la tukon 

mi ploros ride eble triste 
rememorante en humilo 
iaman mondon tempkonsiste
Zuriko, la 7an de januaro 2004