unue mi volis blasfemi kaj skribi pri tio soneton sed por pligrandigi buĝeton mi provis anstataŭe ĝemi kompreneble ora komerco povus ĝemadon interrompi sed mi ne rajtis min mem trompi ĉar tio okazus stultŝerco nun montros mi jenan konkreton mi veran oferton ricevis je kiu mi ŝuldas sekreton kion mi faris ĉe la fino trezoron mi vendi ne devis scias mia kara edzino