Soneto pri enuaj tekstoj
vane gazetojn mi ricevis 
en kiuj en la sama stilo 
priskribas sen iu utilo 
tiuj kiuj skribaĉi devis 

eble ili nedeve volis 
la volo ne okazis plena 
por ili tute fenomena 
ili kun legantoj petolis 

majstro „profesoro doktoro“ 
ne sentas ke falas enua 
lia redakcia furoro 

respondeculo redaktoro 
obee malindividua 
jesas je la densa fetoro
Zuriko, la 9an de januaro 2004