Soneto kun DADA-profeto
la jaro mil naŭcent dek sesa 
la kvinan de februaro - DADA 
ĉe Spiegelgasse unu-grada 
renkontiĝo superadresa 

ĝuste de tiama momento 
rajtas fari ĉion artisto 
kaj li nomiĝas dadaisto 
ĉar DADA estas ankaŭ sento 

tiu soneto SONETADA 
malgraŭ ĝia DADA-finaĵo 
ne rajtas sin ligi kun DADA 

se iu legis l' libron BLAGA 
tiu revas pri l' enhavaĵo 
en ĝi DADA estas imaga
Zuriko, la 1an de oktobro 2004