Soneto kun germanhispano
serĉante iom pli da varmo 
Wolfgang Günther al Hispanio 
venis rekte de Germanio 
kaj loĝas nun en suda ĉarmo 

laboris kiel kuracisto 
foriris al emerituro 
pli frue laŭ la konjunkturo 
nun vivas kiel fortresisto 

li konstruis grandan fortreson 
en kiu li skribas poemojn 
verŝajne li ne havas streson 

agadas por ekologio 
ŝerce pritraktas ĉiujn temojn 
faras artaĵojn por logio 
Bastiono de Silento, la 2an de oktobro 2004