Soneto fratinnaskiĝtage
naskiĝtagon festas Maria 
pri tiu kutima evento 
alvenas ĉiam mola sento 
fare de ligo familia 

de facila plano efekto 
estas malfacile farata 
verŝajne pro pigreco frata 
ekskuze pro iu difekto 

mi eksidiĝos ĉe piano 
kaj ludos "cent jarojn"-kanzonon 
por la ĝusta meridiano 

"cent jarojn cent jarojn" - mi kantos 
"trovu sur via vojo bonon" 
eble miaj deziroj hantos 
Zuriko, la 22an de oktobro 2004