Soneto pri aĝodemando
mi miajn gepatrojn memoras 
kiel daŭraj gemaljunuloj 
konstante kun strangaj postuloj 
kiujn mi ĝis nun tre ignoras 

tamen mi estas nun pli aĝa 
ol mia amata Patrino 
por mi kaj por mia edzino 
ekzisto ne estas omaĝa 

alivorte ni estas junaj 
sendepende de frivolpensoj 
kaj ankaŭ iom oportunaj 

ne aĝo sed vola memfarto 
decidas pri vivaj kompensoj 
eĉ se ofte kun nova starto 
Bastiono de Silento, la 23an de oktobro 2004