Soneto pri NE KROKODILU
ekestis akra diskutado 
inter Wolfgang Günther – verdisto 
kaj Dieter Rooke – komunisto 
pri politiko en movado 

Herr Löpfe kiel gastiganto 
tute ne rajtis krokodili 
li volis germane babili 
sed tion ne volis aganto 

ruĝulo atakis provoke 
verdulo provis defendiĝi 
„kiu estas tiu ĉi Rooke?“ 

ni venu fine al konkludo 
ke homoj devas kvietiĝi 
kiam grandiĝas amplitudo
Bastiono de Silento, la 3an de oktobro 2004