Soneto por la flegistinoj
pacientoj estas perditaj 
nur rare pri io parolas 
tiam se ion nepre volas 
sed pozoj estas rigiditaj 

nur flegistinoj ĉiam ridas 
sendepende de malsanstato 
portas bonon kun aparato 
malsanuloj esperon vidas 

estas diversaj monumentoj 
sed neniu por flegistinoj 
kun certe la samaj talentoj 

post foriro de hospitalo 
homoj forgesas pri virinoj 
kiuj ilin helpis dum falo 
Zuriko, la 30an de oktobro 2004