Soneto pri klasa sistemo
estas tri klasoj kiel ĉiam 
labordonantoj kaj prenantoj 
sube sidas senlaborantoj 
kun bonespero por neniam 

ekzistas ankoraŭ subklasoj 
maluloj volas sed ne povas 
ruzuloj povas sed ne volas 
sendepende de embarasoj 

laborantoj - bonaj fakuloj 
kaj homoj malkvalifikitaj 
diferenciĝas laŭ postuloj 

solidaj sistemaj oferoj 
kun ŝancoj aŭ tute perditaj 
surstrate kun krudmanieroj 
Bastiono de Silento, la 6an de oktobro 2004