Soneto pri karnavalludoj
mortis gvidanto opereta 
pro hepato kaj ne pro koro 
kaj karnavalo sen humoro 
daŭras ĉar li estis koreta 

palestinanoj perdas kapojn 
alidire tre ekscititaj 
sentas sin en sorto perditaj 
tamen ili ŝatas satrapojn 

pola Tago sendependeca 
ankaŭ makuliĝas terore 
kaj estas ahistorieca 

en aktoj  „Terroristen Schule” 
Piłsudski brilas malhonore 
la afero aspektas brule 
Zuriko, la 11an de novembro 2004