Soneto sen defendatako
kelkfoje mi havis okazon 
ruliĝi al fundo de vivo 
sur ege danĝera deklivo 
fantazio trovis emfazon 

mi alian vojon suriris 
ŝanĝante ofte ĉirkaŭaĵojn 
ĉiam pli belajn vidindaĵojn 
kaj ĉiam survoje mi miris  

nun mi konsilas - faru tion 
kio kreos en vi pasion 
de stato enua foriru 

ĉio ĉiam havas du flankojn 
ekzemple prosperojn kaj mankojn 
dum defendado ne deliru 
Zuriko, la 16an de novembro 2004