Soneto kvardektrijaraĝa
mi estis kvardektrijaraĝa 
kiam mi venis al konkludo 
ke mondo estas mia trudo 
kun mia sopiro kontaĝa 

nun same aĝa mia filo 
loĝas en Pollando konstante 
aŭtomobilojn riparante 
tio estas lia vivstilo 

ni ambaŭ nun estas maturaj 
lia vivo estas stabila 
al mi venas tempoj teruraj 

iam oni diris "solida" 
kiam homo estis humila 
nun pli taŭgas l' vorto "rapida" 
Zuriko, la 23an de novembro 2004