Soneto kun amata avo
Andrzej Bednarski - mia avo 
nun estus centdekkvinjaraĝa 
li estis dum vivo kuraĝa 
por mi saĝa pensa enklavo 

kun agrableco mi lin aŭdis 
ĉar li per bela lingvo diris 
mi aŭdante ridis aŭ miris 
kaj mi lin ĉiam tre aplaŭdis 

li donis al mi tiujn librojn 
kiuj ĝis nun sidas en kapo 
kaj elvokas iamajn vibrojn 

"se travivos - estos poeto" 
tio veriĝis sur etapo 
de lia eterna kvieto 
Zuriko, la 30an de novembro 2004