fenestre en Zuriko flavas la tuta aŭtunvidindaĵo surkorte arba ornamaĵo folie nostalgion klavas muziko tuŝas trankvilecon de tempo al tempo akorde rememorigas mondon torde ke ĝi ja bezonas aprecon renovigata preĝejturo prenas la tonojn dissemitajn redonante ilin al muro ĉio resonancas silente vekas rememorojn perditajn kiuj revenas reglamente