Soneto pri mortkompromisoj
eta verseto de Lupiro 
forigas mortajn abatisojn 
morto ne konas kompromisojn 
sorto trairas al deliro 

sur galgo ripozas korniko 
sube pendas kvadrata formo 
por fari alarmon sen normo 
en ĝi falita politiko 

tuj malsupre antropoido 
kaŝiĝas ĉe ekskrementstako
kun temo por sonetoido 

sistemo de nuna merkato 
provokas ofte al atako 
jen de NULA HORO konstato 
Zuriko, la 18an de decembro 2004