Soneto kun la katastrofo
kompatas ni tristan Azion 
sed vortoj jam perdis signifoj 
kaj helpas neniuj modifoj 
ĉar morto mokas fantazion 

Dio kaj patrino Naturo 
agis ĉifoje absolute 
por homoj tute persekute 
kun nemezurebla bravuro 

biblia diluvo etiĝas 
kompare al tiu teruro 
kiu ĉiutage grandiĝas 

multaj pripensas nun pri tio 
ĉu la katastrofa mezuro 
devenas de bonfara Dio
Bastiono de Silento, la 29an de decembro 2004