Soneto por fino de jaro
naŭdek procentojn de homaro 
ne sciis pri la vorto POLSKA 
nun inverse - kvanto agnoska 
ŝanĝiĝis pro l' papa altaro 

ni estis ĉe pupoj maestraj 
fratoj Forman de Miloš Forman 
ludis  kvaliton supernorman 
en ŝercaj humuroj silvestraj 

poste ni vidis amasaĉon 
vulgaran ĉe lagaj fajraĵoj 
ni ne aldonis nian klaĉon 

bedaŭrinde eksterlandanoj 
estis aĉuloj pri stultaĵoj 
nun mi silentos je ĉikanoj
Zuriko, la 31an de decembro 2004