Soneto post Barbara-Tago
senpaŭze sonas telefono 
kun bondeziroj por Barbara 
kaptas feliĉon mia kara 
sed la plej gravas homa tono 

amikeco estas sincera 
certe tiuj kiuj alvokis 
pri iliaj vokoj ne mokis 
ĉiu rilato estis vera 

Barbara estas kortuŝita 
ĉar en Zuriko ne nomtagon 
oni festas sed naskiĝtagon 

pro tio iom da poleco 
kaj sarmate kutima peco 
estis tre kore akceptita 
Zuriko, la 6an de decembro 2004