Soneto pri germanpolido
freneza germana polido 
sendas ĉiutage virusojn 
anstataŭ feliĉigi prusojn 
estas tute falsa decido 

li mortos tuj laŭ antaŭvido 
ĉar ĉiu malbeno mortigas 
mi tion tute malebligas 
sed eble alvenos avido 

mia komputilo eltenas 
liajn primitivajn ludaĉojn 
certe li tion ne komprenas 

li ne supozas ke mi scias 
kiu min sendas siajn kraĉojn  
unue mi lin nur varias
Zuriko, la 1an de februaro 2004