Soneto pri feria loko
elekti lokon por ferioj 
ne estas afero facila 
dum la vetero malutila 
zorgas pri multaj averioj 

malantaŭ vitroj hurlas vento 
neĝpluve aspektas pejzaĝo 
la tempo kuras al omaĝo 
pri enua malsentimento 

en la respondo de Novjorko 
troviĝas instiga demando 
eble Minorko aŭ Majorko 

en Soglio regas trankvileco 
do tamen amata Svislando 
tio ŝajnas por ni ebleco
Zuriko, la 10an de februaro 2004