Soneto pri leginda libro
mi legis nekredeblan libron 
malkorektan interpunkcie
sed fenomenan multfunkcie
vokantan gramatikan vibron 

mi pardonis ĉiujn erarojn 
eĉ se ili min nervozigis 
kaj kun vigla enhavo ligis 
montrante iamajn amarojn 

tiu mondo jam ne ekzistas 
tamen mi ankoraŭ ĝin vidis 
pro tio mi pri ĝi insistas 

tre impresiĝema aŭtoro 
al sia Podolio fidis 
malgraŭ nekredebla hororo
Zuriko, la 13an de februaro 2004