Soneto pri klasa amaso
kiam amaso ekmoviĝas 
oni ne povas ĝin haltigi 
kaj por batalo ne instigi 
ĉar tiam homaro neiĝas 

malantaŭe iras gvidanto 
antaŭe estus ensorbita 
post amasego bruligita 
klaso fariĝas apoganto 

tiam alvenas diktatoro 
konstruas fortan piramidon 
ŝaltiĝas obea motoro 

oni devas pensi komune 
fortigante povan hibridon 
detruante ĝin oportune
Zuriko, la 21an de februaro 2004