Soneto pri Soglio silenta
kabano plena kontraŭstaroj 
en Soglio – dum unu semajno 
ekestis sonetkrona gajno 
multobla kiel antaŭ jaroj 

inspiris eksterordinare 
filio silentbastiona 
parte ligna kaj parte ŝtona 
forlasi ĝin estis amare 

nun ĉi tiujn sesdek sonetojn 
oni devas komputiligi 
eliminante maldiskretojn 

substrekante metaforetojn 
oni ne bezonas nuligi 
hiperrealismajn konkretojn
Zuriko, la 22an de februaro 2004