Soneto pri bulvardraporto
unu bulvarda raportaĵo 
diras pri naskiĝtaga festo 
ĵurnalisto kiel maestro 
kanceliero ĉe nutraĵo 

nenio eksterordinara 
sed la skandaluma heroo 
devigas nepre al vetoo 
je politiko kontraŭstara 

skandalon kun ambasadoro 
svisa li gvidis en Berlino
ĉu laŭ kanceliera moro 

ĉu tiel nomata elito 
memoras pri unu putino 
jen partoprena malmerito
Zuriko, la 24an de februaro 2004