Soneto pri iu ajn temo
vidu kara estas dilemo 
sen maro mi ne povas gibi 
mi devas ĉiutage skribi 
soneton pri iu ajn temo 

hodiaŭ dum la tuta tago 
komponis mi la retan paĝon 
pole: “SOGLIO” – trovu omaĝon 
pri beleco tute sen blago 

pro tio dum unu minuto 
ekestas ĉi tiu soneto 
rememorante pri atuto 

ke mi eldonos esperante 
ciklon kiam venos kvieto 
alian ĉarmecon trovante
Zuriko, la 25an de februaro 2004