pensondoj fluas paralele ĉiam en la sama direkto kun preskaŭ simila aspekto probable ankoraŭ samcele ĝuste de diversaj medioj venis mendoj kun la omaĝo pri forgesita libropaĝo por novaj enciklopedioj kial voĉoj samtempe venas samteme kaj ankaŭ samvorte tion mi tute ne komprenas titolo sonis samprononce ordone kaj sufiĉe forte surprizo venis senanonce