mi vidas ilin ĉiam ĉie kaj ofte mi volas demandi ĉu mi scipovas nomojn skandi se mi fantomas iluzie okazis antaŭ kvindek jaroj mi konis la samajn vizaĝojn poste mi kultivis vojaĝojn malgraŭ multegaj kontraŭstaroj kaj tiuj homoj venis kune nur en memoro kompreneble tre ofte tute oportune mi portas tutan pasintecon ĝi kuŝas en mi ankaŭ feble formante mian naivecon