Soneto pri rezignacio
„Hotel Seti Sharm” – interreto 
ni tuj forstrekis la aranĝon 
ĉar rusoj voras matenmanĝon 
kliku kaj legu – malkvieto 

al Dubrovniko ne – tro frue 
ili komencas la sezonon 
en majo – ni ŝiris kuponon 
ĉar poste fariĝos tro brue 

sur Kreto ferii – tro ofte 
en Venecio – ankaŭ same 
neniu loko agas softe 

ĉie troviĝas teroristoj 
la mondo aspektas nun drame 
ekestu ni paradizistoj
Zuriko, la 13an de marto 2004