ĉiutage elkreskas novaj kun tute aliaj koloroj printempaj kalikformaj floroj rezistkapablaj kaj multpovaj flavaj kun diversaj ombrozoj de hela ĝis forta sepio bluetaj kiel utopio kaj lilaj kiel alpaj rozoj alflugas bienoj kaj burdoj zumante pri vintro-forviŝo ĉe apudaj arbustaj hurdoj sur subĉielaj kumulusoj spegulas tekse en tapiŝo mielkaliketaj krokusoj