Soneto pri himna etoso
himno venas de laŭtigilo 
kaj ĉiuj ekstaras intence 
etoso aspektas potence 
trankviliĝas eĉ krokodilo 

oni kantas aŭ nur aŭskultas 
ne zorgante pri la enhavo 
„venas nova sento” kaj navo 
de voĉoj per eĥo singultas 

mi faris de milita marŝo 
utile moderan baladon 
sed ekestis muzika kraŝo 

eĉ plibonigado de verko 
povas ruinigi movadon 
kiu jam agas apud ĉerko
Bastiono de Silento, la 21an de marto 2004