Soneto pri literaturo
oni legas pri Babelturo 
pri mumioj de Esperanto 
en nekredeble granda kvanto 
tio estas literaturo 

oni legas pri subkulturo 
pri strato-nomo-prizorganto 
konata esperantkredanto 
tio estas literaturo 

oni legas en faldbroŝuro 
pri kiĉiganta diletanto 
tio estas literaturo 

oni aŭdas pri inaŭguro 
de libro de mi aroganto 
tio estas nur aventuro
Zuriko, la 22an de marto 2004